Saluton, karaj samideanoj!
Per la gloro de Herno, diino de l’ nordaj landoj, ni finfine sukcesis plibelaspektigi nian hejmpaĝon – laboro kaj tediga kaj ploriga. Ni diskutis plurfoje kiel ordigi la retajn aferojn bandajn kaj jen la ĝisnuna rezulto. Sur la jena paĝo aperos novaĵoj, kantotekstoj, akordoj, la sensencaj eldiroj far Tomio kaj koncertotempoj, interalie.
Krome, bonan novjariĝon al vi ĉiuj – precipe al tiuj kiuj aŭskultis nin pasintjare!
Ĝis la venk’
/La Perdita Generacio

Januaro 15th, 2009 - 18:49
Mi ĝojas!
Januaro 18th, 2009 - 22:07
Do bone ! Ni vidos !
PS : …kaj dankegon pri viaj 2 albumoj !
Januaro 30th, 2009 - 21:30
Eble vi kantos en “Festival Töreboda 2-4. juli 2009″ ?
Venos 30000-40000 vizitontojn.
Proponu vi mem !
http://www.toreboda.com/f2009/
Marto 4th, 2009 - 1:50
Jej! Gratulojn!
Marto 10th, 2009 - 16:58
Kiel retkontakti vin?
Cxu vi havas retadreson?
Kat.
Marto 24th, 2009 - 22:49
Bonege! Sed la svedlingva teksto pri la bando vere estas tre stranga … Cxu tradukis komputilo?