La Perdita Generacio

01. malantaŭen
Teksto kaj muziko: Tomas Q Nilsson jan 2007

//:Em C7 B7 G B7://
Am Em Am B7
//:Em C7 A7 B7 ://
//:Am D G Em://

Mumioj delonge mortaj eltombiĝas antaŭ ni
predikante ke socion organizu laŭ bibli’
Sed pli ofte kaj pli saĝe oni nur asertas ke
la infanoj pli profitas se virinoj iras reen
Gvidantoj eĉ ne hontas plu
pro esti por malevolu’
Ino restu ina! Kuireje vi staru sur via genu’!

Malantaŭen!

Disvastigado de timemo kreas kialojn por kontrol’
Regravigas etiketon, entimigas vin en rol’
La imposton maljustigu – vipon ja bezonas hom’
kaj se mizero vin ĉagrenas – ĉirkaŭmurigu vian domon
Direktoroj eĉ ne hontas plu
pro memendirekti la distribuon
Ino = servistino! Tajloro, restu ĉe via ŝu’!

Malantaŭen!

Pensoj mezepokaj pri la pek’ de samseksem’
pek’ de ambaŭ-, antaŭ-, inter-
eĉ seksumo kun si mem
Pri la sankta virguleco, la nedubebla famili’
eĉ se amo malaperus – trasuferu vian vivon
Moŝtuloj eĉ ne hontas plu,
fieras pro malevolu’
Ino restu batita! Junuloj kunmetu la gambojn per glu’!

Malantaŭen – kamaradoj!
Malantaŭen – kanajlaro!
Malantaŭen – stultaj sklavoj!
Malantaŭen!

02. Iamio bruliĝas
Teksto kaj Muziko: Tomas Q Nilsson 2007-05-20


Fadd9 Aadd9 Em7 F C D9 Fm C
Am Fadd9 C D9 Fm C D/F# G E/G# Am
//:Dm C E7 ://

Forlasis mi Kopenhagon
Per trajn’, per trajn’
Mense je postsonorado
De la iamia sub fajr’

Iamio bruliĝas
forbruliĝos
ĉu bruliĝas ni kun ĝi
ĉu la mond’ pro vi?

Degelos ĉio solida
aŭ nun aŭ tuj
Tamen iom stulte mi fidas
je la ĉiamia uj’

Iamio bruliĝas….

Revoj pri la venko, la fina
la paradiz’
Kial vi malamas la kriojn
fiamia markiz’

Iamio bruliĝas….

Nu, forlasis mi Kopenhagon
por ien ajn
tamen restas korobatado
de la timamia kaj gaj’

Iamio bruliĝas….

03. ne normalas, nur kutimas
Teksto kaj Muziko: Tomas Q Nilsson 2007

//:G Em Bm Am D Em Em7 Am D D7://
//:G E Am Cm://
B7 Em F Em C A/C# G/D B7/D#

Somero forlasis vin hieraŭ
preskaŭ sola en la nord’
ŝajne senvorta
kaj malforta
kaj elŝlosita per la vitra pord’

Ĉiuj homoj sin grupigis
ĉe televidiloj du kaj du
senesperantaj grasmanĝantaj
ĉu malĝojas vi pri tia evolu’?

Ĝi ne normalas, ĝi nur kutimas en la nuna mond’

Pripensas vi la florajn tagojn
kiam amo estis mar’
sentas vin stulta kaj malmultaj
ĉu vi memkulpigas vin pro la amar’?

Homoj vestis sin en roloj
kiel viriĉo kaj virin’
ĉu vi elektu
kaj neglektu
ĉu unuseksemeco kaptu ankaŭ vin?

Ĝi ne normalas….

Se oni povus legi pensojn
En la mallumo de la cerbo
Eble tiam vi komprenus
Kial niaj fortoj enas

Somero forgesis adiaŭi
Baldaŭ ĝi revenos, ĉu?
Ĉu vi vidos,
ĉu vi ridos?
Ĉu iam vi memoras pri la eta tru’?

Ĝi ne normalas …

04. kapon en la sablo
Tomas Q Nilsson 2007-12-25

//:Gm Cm F7 Bb D7 Gm Cm D7 Gm D7 Gm
Gm Cm F7 Bb D7 Cm Gm D7 Gm D7 Gm
Cm Gm F7 Bb D7 Eb Cm D7 Gm D7 Gm://
Cm F7 D7 Gm Eb Cm D7 Gm D7 Gm

Kialoj por prokrasti ĉiam troveblas
kapon en la sablo daŭre plu
ĉiam restas kelkaj duboj,
blindemuloj,
etaj nuboj
zorgoj pri maldaŭropova evolu’

Ho, amiko,
la statistiko
montras ke ni marŝas al malben’
Ĉu hezito
aŭ evito savos nin de la raven’

Kialoj por prokrasti ĉiam troveblas
manon en la poŝo daŭre plu
ĉiam restas kelkaj duboj,
profitantoj,
naftaj kluboj
ligoj al maldaŭropova evolu’

Ho, amiko,
la politiko
kulpigas nin
kaj ĝin kulpigas ni
Ĉu bonguste
aŭ nur juste eĥos nia lasta kri’

Kialoj por prokrasti ĉiam troveblas
kapon en la sablo daŭre plu
ĉiam restas kelkaj duboj,
blindemuloj,
etaj nuboj
zorgoj pri maldaŭropova evolu’

Ho, amiko,
kontraŭ logiko
kuras ni malgraŭ nia kompren’
ĉu teĥniko
aŭ liriko
savos nin de la raven’?

05. amokanto
Tomas Q Nilsson 2007-05-22

Mi amas vin tre multe, kara
de Herno estas mi viktimo
Amas vin tre multe
multe pli ol iu ajn esprimo
pli ol tro uzitaj vortoj
pli ol iaj ajn logikaj fortoj
ĉar la bril’ de via flor’
estas la ritm’ de mia kor’

Mi amas vin tre multe
kaj neniam volus mi limigi
vian eblecplenan eston,
kontraŭe, mi volus vin instigi
pli ol iaj ajn promesoj
pli ol fiaj Hollywoodaj tezoj
kaj aventuro kaj reven’
estas por nia amo plen’

Senŝlosa estas paradizo
Amon oni ne posedas
Iru iuen ajn vi emas
malliberejoj ĉiam tedas
ĉiam blovu amovento
ĉiam portu ĝi al ni kontenton
pri la esto, ĉar liber’
vivtenas nin je l’ amesper’

Mi amas vin tre multe, kara
Dankon, Herno, pro la beno
Amas vin tre multe
multe pli ol iam vi komprenos
pli ol tro uzitaj vortoj
pli ol iaj ajn logikaj fortoj
ĉar la bril’ de via flor’
estas la ritm’ de mia kor’

1: I=A
I II- V V7
I I∆7 V- VI7 II- II-7 V V7
I I∆7 V- V-7 IV I I7 VI7
2:I=B
3:I=C#
4:I=Eb
II- V7 I

06. lulkanto por piratoj
Teksto kaj muziko: Eske Tibben/Tomas Q Nilsson, junio 2007

//:Em D/F# G Am G D/F# ://
Em D/F# G E/G# Am C D/F#

Ekdormu nun
Mi estos gardanta vin tra nokta hor’
Ripozu nun
Pensu pri la bon’,
forgesu pri angor’
Ekdormu nun

Ekdormu nun
Tabasamu pri hieraŭa aventur’
Eksonĝu nun
Estu viaj sonĝoj kiel lumotur’
Ekdormu nun

Ondoj trankvilas
Lumturo brilas

Ekdormu nun
Zorgojn vi forlasu dum la maldeĵor’
Fordonu vin
Mi estos gardanta vin tra nokta hor’
Ekdormu nun

07. fajro kamena
Muziko: Robin Rönnlund
Etoso: J R R Tolkien

4/4 E5 | A D | G Bm | Bm E5 | E5 | A | D | F# Bm | Am | D | G Bm | Bm E5

4/4 E5 | 2/4 Bm |4/4 C | G |2/4 Bm |4/4 E5 | E5 |2/4 Bm |4/4 C | Bm |2/4 B |4/4 E5

08. asronado sur tegmento dum helreveno
Teksto kaj muziko: Tomas Q Nilsson

//:A C#m/G# G F#m7 G://
G Dadd9/F# G Dadd9/F#
G Dadd9/F# G Em7 Bm A
Em E Bm G A E G A

Kiel batoj, vekhorloĝaj ŝokoj
Kiel pluvo venas kapdolor’
Tro pisema por redormi
Zingibra kontribu’

Iam manĝas min pasintaj noktoj
Tro alloge ĝis la kvara hor’
Promesitaj ŝanĝoj
Ne fidindas plu

Rigardanta la mondon
Rigardanta tra vitra ŝel’
Sur tegmento mi asronas iam
Pro nenia cel’
Dum revenas hel’

Trajne vizitis mi mirigajn landojn
Libre mi vojaĝis eĉ pli for
Sube nun formikoj
Marŝas laŭ la strat’

Tuŝas min la gravaj vivdemandoj
Kial kaptis nin angor’
Mi elektu vivon
Antaŭ surogat’

Rigardanta la mondon…

Jes, asronas mi dum la mateno
Ankoraŭ trouzas mi sukeron
Daŭre interesas la kompreno
Kiel kunmetu la erojn?

Se alvenus anĝel’ verdokula
Preferanta matenmanĝon eĉ
Mi rin bonvenigus
Al la veziket’

Mi malkovris la veron!
Ĝi videblas de sur tegment’!
Asronado super duboj,
devoj, dirpoj,
malkontent’
dum helrevenmoment’

09. senpromese, senperfide
Teksto kaj muziko: Jon Johnson
Esperantigo: Tomas Q Nilsson

G Dsus4/F# Em7 Cadd9 Bm7sus4 A7sus4 A7 D D/C D/B C add9 Am Am7 D D7
G Dsus4/F# Em7 Cadd9 Bm7sus4 A7sus4 A7 D D/C D/B C add9 Am D G
G Em Cadd9 Am7 D7

Kvankam birdoj kantis pri printempalven’
Mian menson regis mallum’ kaj ĉagren’
Ensorĉita de reĝino
kiu zorgis ne pri mi
Tial dancis mi tre peze dum festen’

Estis vi ja en la sama situaci’
Havis amikon bonan sed deziris pli
Nu, ni ambaŭ malesperaj
kaptis horojn da tener’
Almenaŭ unu nokton amon sentu ni

Matenmanĝo dum en la sun’ venonta tag’
Paradizas la verdec’ kaj blua lag’
Konfesantaj ke ni sonĝis
pri aliuj en la kor’
Sed por nun kaj tie plaĉis nia ag’

Vi estis bela, bona ankaŭ post ebri’
Tamen malallogis esti ĉio por vi
Estis sento reciproka,
ni decidis simple ke
Ankoraŭ iujn noktojn amon sentu ni

La somero paŝis, kun foje man’ en man’
Foje estis ni kuniklo, foje ran’
Ridis, ludis geamantojn
nepre nur en la moment’
Jen facile ni konsentis laŭ la plan’

Amorantoj – jes, sed amiĝintoj ne
Mi apartenis al reĝino, mia fe’
Sed en viaj sonĝoj nun
pli ofte ekaperis mi
Ho, mi timas tiajn vortojn, aĥ kaj ve

Fruaŭtunan tagon vi alfrontis min
Ĉu ni diru: “iom pli” aŭ “jen la fin’”
Dolorigas la okazo daŭre,
supoze vin eĉ pli,
Kiam devis mi nei vin

10. mil naŭcent okdek kvar
Teksto kaj muziko: Tomas Q Nilsson aŭg 2007

ludado: Am F Gsus4 B7 E Am F Gsus4 E Dm E Dm B7E
strofo: Am F G B7 E Am F G E Dm E Dm B7E
refereno: F C F C F C Em

Eble vi planas atakon kontraŭ la ordo
Eble malamas vi la nacion de prosper’
Gvatas super vi Frateg’
Gvatas super vi Fratego

Elektronike sekvataj estas viaj paŝoj
Poŝtelefon’ kaj kart’ servas kiel registril’
Vidas vin Frategokul’
Vidas vin Frategokuloj

La plej sekura loko
La plej sekura loko – malliberejo

Eble babilas vi kun terorismaj grupoj
Eble retpoŝte liberecmalamon montros vi
Aŭdas vin Frategorel’
Aŭdas vin Frategoreloj

Eble spionus vi iom je la najbaroj
Pro sekureco, sekreta estos la juĝad’
Gvatas super vi Frateg’
Gvatas super vi Fratego

11. sub fortepiano en Kiev’
Tomas Q Nilsson 2006-08-03
Ideo: Tomas Q Nilsson/ Niclas Malmberg

G Bm G Bm B7 G Bm Em D B7
C G D Em Bm7 Am7
//:G D Em C G D B7 ://

Mensogis mi al mi mem
Nur iom por forigi la timon
Por interhoma konem’
Por ekforgesi la limojn

Do, ni kuŝiĝis sur plank’
Sub fortepiano en Kiev’
Eble logitaj al danc’
Certe ĝuigaj de l’ tie’

Repensis mi pri ŝakludad’
Kiel komuna lingvo ŝajnis
Antaŭesperanta serenad’
Kaj mi malvenkis kaj mi gajnis
Kaj mi malvenkis kaj mi gajnis
Kaj mi malvenkis kaj mi gajnis

Gardisto ekkriis: “For!
La respektindajn klientojn vi ĝenas!
Kantu en silenta ĥor’”
Gardismo, kion ĝi tenas?

Ja, komuna malamik’
Ofte kunigas homgrupon
Okazis ankaŭ al ni
Ĉielarkkolora pactrupo

Eble ekĉesis en ni
Tiam la malvarman militon
Sur stranga ŝipo de ebri’
Pagantaj kies profiton?
Pagantaj kies profiton?
Pagantaj kies profiton?

Ĉu ni mensogis ĉiuj kvar
Ke ni ne devus disiĝi
Sub mezeŭropa stelar’
La fremduleco faliĝis

Eble falis kun ĝi
La mondo kiun ni komprenas
Post la muroj nur ekzistas ni
Ĉu karesos ni kio alvenas?
Ĉu karesos ni kio alvenas?
Karesos ni kio alvenas….

12. lasta kanto por eta Tingeling’
Teksto kaj muziko: Tomas Q Nilsson 2007-01-04

Komenco/Stofo:
Aadd9 C#m D Aadd9 C#m D Dm
Refreno:
//:Aadd9 E F#m D F#m Dm://
1://:Aadd9 Dadd9://
2://:Bm Dm (3ggr):// Bm Dadd9 (de komenco)
3:Aadd9 Dadd9

Tri donacojn lasis vi por mi
ĉu kiel markon por persistigi la memoron?
Ĉiun tagon unu vidis mi, kaj ĝi,
kvankam veruko, kiu restis
sur piedfingro, ia trezoro estis

Ĉu vi scias ke mi prenis vian nomon?
Ĉu vi scias ke la lingvon lernis mi?
Eble ŝajnas kiel mi perdis aŭtonomon
sed tiuokaze mi ne skribus tiel ĉi

Ĝustatempe vi forlasis min
kiel kokido antaŭ perdi la flugilojn
Tro ofte oni penas regi super destin’
kvankam honoras esploradon,
ja tro ofte iĝas stilumado

Ĉu vi scias ke mi ĝojas la disiĝon?
Ĉu vi scias ke foriris ankaŭ mi
Eble ŝajnas kiel mi celas liberiĝon
sed tiuokaze mi ne povus skribi tiel ĉi

Tri donacojn lasis vi por mi
ĉu kiel markon por kontraŭi la tempfluon
Nekredeble ke vi iĝis dudek tri
Do post naŭ jaroj kio restas?
Grava via kontribuo estas!

Ĉu vi scias ke mi portas vian nomon
Ĉu vi scias ke la lingvon uzas mi
La veruko malaperis kiel fantomo
Eble mi tial nun skribpovas tiel ĉi

13. ĉu timigas la ombro
Teksto kaj Muziko: Tomas Q Nilsson 2007-08-11
La lasta strofo estas inspirata de poemo de Ingrid Sjöstrand

//:Em G#m D A F Dm B7 E ://
E G#m A C#m A E B7 C°
C#m G#m/D# A/E C#m A G#m F#m E
//:C#m C#7 F#m G#7 ://
1: C#m Am C#m ://
2: C#m A E

Ĉu vi vivumas aspektante feliĉa?
Ĉu vi ŝuldas rideti ĝis nokt’ de la maten’?
dum vi sentas vin inda
nur per nomo mirinda
amasiĝas la larmoj subkaŝitaj en basen’

Ĉu timigas la ombro, la deenaj respondoj
pri vero, pri vivo, pri vi?
Ĉu mi rajtas vin peti la fasadon forĵeti
nur momenton por plori kaj krii?

Tro multaj malbelas laŭ siaj okuloj
sed ankaŭ per jugo portiĝas belec’
Jen monujo profitanta de homaro timanta
la senvorta premego de malvalorec’

Ĉu timigas la ombro…?

Ĉu timigas silento, memvida momento
kiel starus vi antaŭ Di’?
Ĉu mi rajtas vin peti, ĉi-tiame fideti
je la blinda aminda valoro de vi?

En la mallumo
burĝonas la nokto
je brilantaj folioj
La spacoj
fumas per stelofaruno
kiu ĝermas
sur via korto
kaj kiu iam
eksplodigos vian domon

Aj, kiu iam
eksplodigos vian domon

One Response al “eksplodigos vian domon – tekstoj kaj akordoj”

  1. Sandro

    Vi estas tre bravega!!!

    Komplimentojn!!!!

Doni respondon

Proudly powered by WordPress. Theme developed with WordPress Theme Generator.
Copyright © La Perdita Generacio. All rights reserved.