La Perdita Generacio

eksenlime - tekstoj kaj akordoj

Januaro 22nd, 2009

maldormemo mia
teksto kaj muziko: Tomas Q Nilsson

A C# F#m Dm A B D
Bm Bm/A Bm/G# G F#m Em D

//:A F° F#m F#m/E D Dm ://

A F° F#m F#m/E Dm
A C# F#m Dm A C# F#m D Bm Dm A C# F#m D Dm

okazas ke mi vidas ion strangan ĉe l’ plafono
preskaŭ kiel nekonata flugilet’
momente ĝia verda lumo fulmas kiel stelo
kaj ĉielo sin enrompas en ĉambret’

venu, prenu min
mi sopiradas en profundo
kiel sorto mia estus iri for
al nekonataj planedaroj
aŭ okuloj dezirantaj iom pli
ĉiam pli

najbaro laboranta en la sama laborejo
en la bela domo ri ne pentras plu
tamen sonĝas malrevante ne kuraĝas salti
ĉu ni iĝis nun tro dikaj por la tru’?

venu, prenu min
mi maldormemas kaj esperas
ke neniam mi kontentu sub la mur’
ĉiam mi vidu planedarojn
kaj okulojn dezirantajn iom pli
ĉiam pli

prenu min
mi maldormemas kaj esperas
ke neniam mi kontentu sub la mur’
mi sopiradas en profundo
kiel sorto mia estus iri for
al nekonataj planedaroj
aŭ okuloj dezirantaj iom pli
ĉiam pli

… kaj matene venas ŝtormoj
mi vekiĝas frue iam
spektas renaskiĝon en silent’

la matenrampanto
ideo: Tomas Q Nilsson/Niclas Malmberg
teksto kaj muziko: Tomas Q Nilsson

//:Am Dm E7 Am ://
//:Am F Dm E7://
Dm Am Dm E7

ĉiun fojon ĉi-malpleno
vekita el rev’ pri io pli
la sama sopiro malkuraĝa
al ŝanĝi la modelon kiu iĝis mi

… estas devoj oni devas …
mi devigas min mem ellitiĝi
kafotason trinku por ekigem’

ĉiam tiu-ĉi agmodelo
kombi kaj razi//
formi kaj ŝminki//
kreas stil’
do, streĉu la dorson
kaj la kolumon//
suprenigu la brovojn
kaj la mamojn//
merkatamata vendprofil’

… estas devoj oni devas …
mi devigas min mem
alian kafotason trinku por laborem’

ĉiun fojon maltrankvilo
-ĉu mi ŝlosis la pordon solide?
ho, tie estas la poŝtelefono
ĉiam kontaktebla ĉie

… estas devoj oni devas …
mi devigas min mem
la trian kafotason trinku por kuregem’
jes, esti plej rapida ĉies devo estas
vetkuru soci’ kun eĉ plia kafotas’

la kosma aventuro
teksto: Tomas Q Nilsson/Ksenia Libera Prilepskaja
muziko: Tomas Q Nilsson
solaĵo laŭ Robin Rönnlund

//:G Em Cadd9 Bm7:// //:Am D G E7://
Cadd9 Ebadd9 G E Am D Dm E7 Cadd9 Aadd9 Cadd9 Aadd9

ĉu vi memoras la nokton ni perdiĝis
la konatajn siluetojn malantaŭ ni
longa vojaĝo kun koroj batantaj
iom post iom laŭ la kosma arteri’
finfine okazis la petveturado
finfine ne gravas la limo de Rusi’
ŝajnas vi preskaŭ kiel mi
kiel mi
kiel mi

ĉu ni kuraĝis
ĉu ni kuraĝas
ĉu ni kuraĝos salti
trans mallumon por aperi sur nub’
sur nub’
hela nub’

verŝajne pri steloj kaj eblas pri maroj
kaj krome pri ĉieloj volus kanti ni
sed vortoj nun mankas, la tempo malaperis
ni kune flugadas al centro de estad’
neniam reveni, nenio por timi
neniel cerbumante pri tenanta melodi’
ŝajnas mi preskaŭ kiel vi
kiel vi
kiel vi

ĉu vi memoras la nokton ni perdiĝis
en moment’ ni ekdeziris “kaptu nin liber’”
eble la plej stulta ’stas la plej mirinda
kaj nur la perdita esploras sin mem
nenion ni kaptis, sed ion ni trovis
ĉu iam la grandan finalon ĉasis ni
ĉu aliaj estas kiel ni
kiel ni
kiel ni

valso kun komunistino
teksto kaj muziko: Tomas Q Nilsson
//:G F Em C Am Am7 D D7://
G E Am Am7 D
//:G Cadd9/A G/B Cadd9 Am Am7 D7 D7sus4://
E E7 Am Am7 D

do ni ambaŭ starante
sen dub’ prezentante nin
fieraj kamaradoj de l’ flag’
jen, vi bela aktoro
afektante honoron
sed evitu nur esti papag’
kaj miaj scioj pri ruĝa histori’
kreas pordojn por mi

en dancejo denove:
”ĉu ankaŭ vi povas
eklerni la dancojn de l’ land’?!”
ŝi demandis ridante
deloge dancante
”ĉu kuraĝas vi eliri de l’ band’?
proksimiĝu dancante, amik’
en Teatro Komik’”

en aero ni birdas
en akvo ni fiŝas
kaj foje en mallumon laŭ kor’
ni posedas nenion
tamen pli ol aliaj
enŝlositaj en pala kolor’
kion fari kun tia odor’?
ĉu forgesu ĝin per amor’?!

poste en la preĝejo
la komputilejo
monkolekto ne plaĉos al ni
certe la pastro proponos
sed kiu bezonos ĝin
ĉu Dio aŭ la hierarki’?
inter niaj okuloj la lum’
ia transvorta plenum’

en aero ni …

reciproke valsante
tra la nokto parolante
en la lingvo de paco kaj am’
eble trovis ni pecon
de ia libereco
en la ombro de l’ granda tamtam’
proksimiĝi dancante, amik’
povas esti mondpolitik’

la pasinta generacio
teksto kaj muziko: Tomas Q Nilsson

//:Am E G D Am F B7 E://
F C E Am C7 F C Am G E E7

ili diras ke vi estos perdita
en sektoreto vi estos kaptita
en frenezulomovado ŝlosita
se vi ilin sekvas ne

ĉu nur laŭ ilia piedspuro
riĉiĝi per grimpi la turon
manĝegi malantaŭ la muro
veran vivon havos ni?

malfacile kiam la patroj ne respektas
la vivon kiun vi elektas
sed memoru ke ili estas la pasinta generaci’
la estontecon regos vi!
la estontecon regos vi!

ili sen scio asertas stultaĵojn
pri Esperanto, pri vegana manĝaĵo
tro malfrue por tondi la kreskaĵon
kiun ili plantis mem

tuj ili montras potencon
nomigante ĝin respondeco
sed fakte ĝi estas atenco
kontraŭ unu libera hom’

malfacile kiam la patroj ne respektas
la vivon kiun vi elektas
sed memoru ke ili estas la pasinta generaci’
la estontecon regos ni!
la estontecon regos ni!

ĉiuj ni amegas Usonon
teksto kaj muziko: Tomas Q Nilsson
esperantigo: Astrid Jansson/Magnus Lindén/Viktor Söderqvist
ĥoroaranĝo: Jon Johnson

//:F#-3 F#-3/E ://
A-3 C#-3 F#-3 F#-3/E A-3 C#-3 F#-3 B
//:A F#m D Bm7 C#7 F#m A D C#7://

riĉaj homoj estas feliĉaj
tiaj veroj ‘stas televideblaj
paradiz’ estas en Beverly Hills
tien min venigas Levis-ĝins’

ĉiuj ni amegas Usonon!
nia revo estas havi McDonalds
en nia propra vilaĝet’
tiam usoniĝos Eriksdal
mi fariĝos Britney Spears morgaŭ
benita per la ora usonec’

belaj famaj homoj indas pli
kiu volas malriĉulojn vidi?!
ĉio valora malprofunda estas
kompreneble ĝi aĉeteblas

ekde Gernika
kreita de Daniel Leksell/Andreas Nilsson/Tomas Q Nilsson

pacon de dio
teksto kaj muziko: Tomas Q Nilsson

Gm Eb D7 Bb D7 Eb Ebm Bb G F F#°
Gm Eb Bb C Eb F F#° (Gm F#° D7)

ĉu rajtas mi puni la genajbarojn
de iu kiu mokis al la kuzo de mi?
ĉu bone se mi antaŭrebatu
se ŝatus mi montri la pacon de Dio?

ĉu rajtas mi detrui la domon
de homo kies fipopolo ne plaĉas al mi?
ĉu bone se mi daŭre malamu
pro pekoj de Adamo je l’ nomo de Dio?

ĉu mi min sentos sekura per esti terura?
ĉu mi trovos sekuron el la plej granda muro?
ĉu estas revenĝo mortigi dekope
de tiuj kiuj eĉ ne aŭdis pri ni?

ĉu povas militaviadiloj mil
esti la iloj plej taŭgaj por Dio?

dum kiom da jaroj kulpindas historio?
ekde kiam fripono ekiĝos viktim’?
ĉu bone se mi antaŭrebatu
se ŝatus mi montri la pacon de Dio?

revu viviganto
teksto kaj muziko: Tomas Q Nilsson

//:G Bm7 Am7 C G Bm7 Am7 C (2:C Cm) ://
G Bm7 Am7 G Em A C G G/F# B7 Am B7
G D Am C G D Em A7 C7 B7 Am A7 C

estas tro fride ĉi-tie
socio fermiĝis jam
“tro stranga, tro eta, tro aĝa …”
kvankam ni nur serĉis amon

sin malmoligi estas komforte
sed kiu nin varmigos
se ni ne estas varmigantoj!?

ni bezonas niajn revojn
pri verda mond’
ni bezonas ĉiajn revojn
se ili estos perditaj
ni estus kaptitaj
fikse rigardantaj la grizan
do, revu pri bon’
kune vivigu la esperon!

voĉoj nin flustras
“neniam aliaj ŝatas vin
ne manĝu ne dancu, ne estu!
la registoj prizorgu sin”

sin kuntirigi estas facile
sed kiu revolucios
se ni ne faras revolucion!?

nia fiera policisto
muziko: Olle Härstedt/Tomas Q Nilsson
teksto: Tomas Q Nilsson

Em B7 Em B7 Em B7 Em D //: G D G C D Em ://
Em F# C Cm G B7 //:G D A ://

serĉas tien, ien, ĉien
faras granda krokodilo
”kie estas malamik’
embuskas nin kun maltrankvilo …”

ĉiu ombro ’stas fantomo
”premu la militbutonon!”
kun kanonoj krokodilo
nokte ĉasas papilion

se vi povas kapti unun
- stulta krokodil’ -
vi naskigos mil

nia fiera policist’
sin promociis krokodilo
patrolanta la mondon
kun la plej granda batilo

jen, pikita de formiko
tuj frakasas tutan ujon
tuj frakasis pacan vojon
pup’ sanĝiĝis en skorpion

se vi povas murdi unun
- stulta krokodil’ -
vi naskigos mil

ĉiu momento estas vojaĝo
teksto kaj muziko: Tomas Q Nilsson

//:F Am Dm C7://

moment’
subite nin frapas sent’
malkonstanta estas ĉia ent’
kaj ĉiu memoro

kuzin’
nia domo disigos tuj sin
komencon akompanas la fin’
aŭtunŝtorma sonoro

vojaĝ’
ĉu ploras vi pro pasinta paĝ’
ĉu la moment floras en via vizaĝ’
kaj en via koro

societo de vivantaj poetoj
teksto kaj muziko: Tomas Q Nilsson
teksterojn aldonis Di Ponti/Simono el Danio/Ksenia Libera Prilepskaja/Jonas Dalmose

//:Dmaj7 Em6 Gmadd9 Badd9sen3 A6 Em Gm6://
D F#m7/C# Bm A6 E G
Aadd9sen3 Em Gmadd9 D F#m7 Gmadd9
Badd9sen3 D Em G D A
Badd9sen3 A6 Em G
Badd9sen3 D Em Gm6

kia surprizo revidi amikojn
resti tro longe malevitebla efiko

atentema komenco
konvinkis la menson

triangulo
ĉiangulo
vialangulo

vidi vin kisantajn unu la alian
estis eble la plej bona parto
mirinda revido
mirinda amarto

pomo maĉata – muziko de l’ buŝo
ĝentila kaj forta kaj malseka la tuŝo

kial emus ni halti
sendube por salti

triangule
ĉiangule
vialangule

vidi vin kisantajn unu la alian
estis eble la plej bona parto

mirinda revido
mirinda amarto
mirinda kongruo
belega vivparto

malkutime
malkuntime
eksenlime

Doni respondon

Proudly powered by WordPress. Theme developed with WordPress Theme Generator.
Copyright © La Perdita Generacio. All rights reserved.